-- Leo's gemini proxy
-- Connecting to vigrey.com:1965...
-- Connected
-- Sending request
-- Meta line: 20 text/gemini; charset=UTF-8; lang=eo
Cxi tio estas laboro en progreso kaj estas permesita laux la permesilo Krea Komunajxo Atribuite 4.0 Internacia (CC BY 4.0)
> Rigardu cxirkauxen kiam oni atingas pordon,
> Cxiam estu singarda, cxiam estu atentema;
> Cxar oni neniam scias,
> Cxu oni povus vidi malamikon.
> Saluton al la donanto!
> Fremdulo alvenis!
> Kie sidos la fremdulo?
> Donu al ri sidlokon apud la fajro,
> Kaj provu rian sorton.
> Donu al la vaganto fajron
> Por varmigi siajn malvarmajn genuojn;
> Viando kaj sekaj vestoj bezonas tiuj,
> Kiuj vojagxis tra la montojn.
> Donu al la gasto akvon kun mangxo,
> Mantukon, afablan bonvenon,
> Konversacion kaj poste silenton
> Por ke ri rakontu sian rakonton.
> Tiuj, kiuj vojagaz, bezonas sagxon;
> La malsagxulo restu hejme;
> Oni ridos pri la malsagxulo
> En la kompanio de sagxuloj.
> Oni ne fanfaronu pri sia sagxo,
> Sed anstatauxe estu singarda;
> Kiam venas sagxuloj,
> Tiuj, kiuj silentas,
> Malofte diras erarojn.
> Oni ne trovos pli bonan amikon
> Ol sia mem sagxo.
> Singarda gasto,
> Kiu venas al mangxo,
> Sidas silente;
> Tenante riajn orelojn atentaj;
> Tenante riajn okulojn atentaj.
> Cxi tio konservas la sagxulon sekura.
> Oni estas felicxa
> Kiam ri ricevas
> La lauxdon de aliaj,
> Cxar estas malfacile scii,
> Kio estas en la menso de alia homo.
> Oni estas felicxa
> Kiam ri mem
> Ricevas lauxdon kaj havas sagxon en sia vivo,
> Cxar malbonaj konsiloj
> Estas ofte donitaj
> Inter homoj.
> La plej bona afero,
> Kiun oni povas kunporti,
> Estas sagxo.
> Gxi estas pli bona ol ricxajxo
> En nekonataj lokoj.
> La plej bona afero,
> Kiun oni povas kunporti,
> Estas sagxo.
> Le plej malbona afero,
> Kiun oni povas kunporti,
> Estas kapo plena de alkoholajxo.
> Alkoholajxo ne estas tiel bona
> Kiel oni povus pensi,
> Cxar ju pli oni trinkas,
> Des malpli oni farigxas sagxa.
> Kiel birdo nomata Sensagxeco,
> Kiu flugas super mangxoj,
> Atendante por sxteli la sagxon de homoj;
> Tiu birdo tenis min
> Kiam mi estis gasto de Gunloto.
> Mi estis ebria.
> Mi estis tro ebria.
> Mi estis sagxa kiam mi estis kun Fjalaro:
> Trinki alkoholon estas plej bone
> Kiam oni ankoraux povas konservi sian sagxecon.
> La filo de regxo
> Devus esti silenta kaj pensema,
> Kaj kuragxa ankaux en batalo;
> Oni estu falicxa kaj gxoja
> Gxis la tago, kiam ri mem mortas.
> La malsagxulo pensas, ke ri vivos eterne,
> Se ri evitas batalon,
> Sed maljuneco mortigos rin
> Ecx se ri estos sxparita de lancoj.
> La malsagxulo gapas kiam ri vizitas amikon,
> Kaj murmuras kaj estas timema,
> Sed se ri trinkos alkoholon, tuj,
> Cxiuj scios, kia malsagxulo ri estas.
> Nur tiu, kiu vojagxis al multaj lokoj
> Kaj spertis multajn aferojn,
> Povas kompreni la menso de alia homo,
> Supozante, ke tiu homo ankaux estas sagxa.
> Trinku vian alkoholon, sed modere.
> Parolu sagxe aux silentu.
> Neniu pensos, ke vi estas malgxentila,
> Se vi enlitigxas frue.
> Avidulo, sen sagxo,
> Mangxos gxis ri malsanigxos;
> La sagxuloj ofte mokas rin
> Pro ria granda ventro.
> La gregoj scias kiam iri hejmen
> Kaj postlasi la pasxtantan herbon,
> Sed malsagxulo ne scias
> Kiom da mangxajxo povas teni ria stomako.
> La mizerulo, malice,
> Mokos cxiujn aliajn,
> Sed estas nekapablas vidi
> Siajn proprajn difektojn.
> La malsagxulo restas maldorma la tutan nokton
> zorgante pri cxio.
> Matene, ri ankoraux maltrankviligxos
> Kaj cxio ankoraux estos la sama kiel antauxe.
> La malsagxulo pensos, ke tiuj,
> Kiuj ridas pri ri, estas riaj amikoj.
> Kiam ri estas kun sagxuloj, ri ne scias,
> Ke ili mokas rin.
> La malsagxulo pensos, ke tiuj,
> Kiuj ridas pri ri, estas riaj amikoj.
> Sed kiam ri estos jugxita ri trovos tre malmultajn,
> Kiuj parolos favore pri ri.
> Malsagxulo pensas, ke ri cxion scias,
> Kiam ri sidas solaj en sia propra hejmo:
> Sed ri ne povas respondi ecx unu demandon,
> Kiun faras aliaj.
> Plej bone estas, ke malsagxulo silentu,
> Kiam ri estas cxirkaux aliaj,
> Cxar neniu rimarkos, kiel malsagxa estas la malsagxulo,
> Gxis la malsagxulo ekparolos;
> Sed malsagxulo ne scias, kiel malprudentaj ri estas,
> Kiam ri dauxre parolas.
> Homo sxajnas sagxa kiam ri demandas bonajn demandojn
> Kaj respondas bonajn respondojn.
> Cxio, kion homoj scias, ne povas esti kasxita
> Kaj estos klacxita.
> Malsagxulo, kiu neniam cxesas paroli,
> Dirante senutilajn aferojn:
> Blabla busxo, se gxi ne povas esti kontrolita,
> Ofte kondukos al doloro kaj problemoj.
> Ne moku aux ruinigu la reputacion de alia,
> Ecx se ri estas gasto.
> Homo ankoraux aperos sagxa
> Se oni ne faras al ri demandojn
> Kaj ri restas ekster problemoj.
-- Response ended
-- Page fetched on Mon May 20 15:46:58 2024