-- Leo's gemini proxy

-- Connecting to tilde.club:1965...

-- Connected

-- Sending request

-- Meta line: 20 text/gemini; lang=en

Volapuko: solvo al moderna problemo


Se vi legas tiun tekston, vi probable komprenas Esperanton (krom se vi uzas tradukilon). Se vi parolas Esperanton, vi konas tiun nomon: Volapuko (aŭ ĝian veran nomon, «Volapük»).


Volapuko estas prapatro de Esperanto. Ne nepre lingve (Zamĉjo jam havis firmajn ideojn pri sia lingvo kiam Volapuko populariĝis), eĉ se interlingvistoj ja trovis influon de Volapuko sur Esperanto. Volapuko estas prapatro de Esperanto ĉar estas la unua artefarita lingvo kiu sukcesis paroligi kune homoj el diversaj nacioj. Volapuko, ne Esperanto, pruvis ke tio estis ebla. Sen Volapuko, kaj sen ĝia subita malapero, eble Esperanto (r)estus bela teorio kiel ĉiuj tiuj lingvoj kies ununura parolanto estis iliaj kreistoj. Esperanto sukcesis ĉar la plej malfacila parto de la laboro estis jam farita.


Prapatro aŭ ne, Volapuko en kelkaj jaroj preksaŭ malaperis. Mi skribis *preskaŭ* ĉar fakte, ekde 1880, ĉiam estis personoj kiuj parolis ĝin. En la jardeko 1920, Volapuko eĉ estis reformita laŭ la volo de la tiama Akademio de Volapuko kaj de la tiama Ĉifalo (t.e. la ĉefo de la Volapuko-movado, la posteulo de Schleyer, la kreisto de Volapuko) kaj konis etan renaskiĝon. Post la Dua Mondmilito, la Ĉifalo oficiale agnoskis ke Volapuko neniam iĝos internacia helpanta lingvo kaj ŝanĝis la celon de la Volapuko-movado: «ni volas prizorgi tiun lingvon ekzakte kiel oni prizorgas la malnovgrekan aŭ la malnovsaksan» (se vi volas gustumi iom da Volapuko, jen la originala teksto: «vilobs kälön püki at, leigo asä käloy vöno-Grikänapüki u vöno-Saxadapüki»). De politika, la movado iĝis historia.


Nu, io historia povas havi vere *modernan* efikon.


Se vi legis aliajn gemlogerojn de mi, vi eble legis tion:


My self-hosting project


En la angla, mi tie priskribas kial mi aĉetigis kiel naskiĝtagan donacitaĵon hejman servilon, kaj tion, kion mi celas fari kun ĝi. Unu el miaj celoj estas «malgugliĝi», t.e. ne plu uzi eĉ unu servon de Google, kaj alia estas konservi la plej multe eble miajn datumojn hejme.


Gravajn datumojn enhavas mia agendo. Pro tio, mi fakte neniam uzis rete alireblan agendon kaj neniam profitis el vere praktikaj servoj kiuj permesas sinkronigi sia(j)n komputilo(j)n kaj kompufonon. Do kiam mi lernis ke Freedombox ofertas eblon por sinkronigi agendojn, mi ĝojiĝis sed restis problemo: se mi uzus mian kompufonon por ĝi, Google scius ĉion pri miaj personaj eventoj, ĉar malfeliĉe mi daŭre uzas Android (tio ŝanĝiĝu, sed mi ne ankoraŭ havis tempon por instali CalyxOS).


[HTTPS] La TTT-paĝaro de CalyxOS


Solvon mi trovis, dank’ al Volapuko. Se Esperanto estas nun bone komprenita de Google Translate, ĝi havas neniun ideon pri Volapuko. Se mi verkus tiun artikolon en Volapuko, neniu tradukilo povus helpi vin kompreni ĝin dum mi scias ke, uzante Esperanton, mi povas atingi eĉ neesperantistojn.


Do Volapuko, lingvo kreita en la fino de la 19-a jarcento kaj kiu preksaŭ malaperis 20 jaroj poste estas solvo por problemo el la 21-a jarcento. Tio estas ankaŭ bela reiro ĉar, krom Schleyer, la homo kiu la plej helpis Volapukon iĝi sukcesa estas Kerckhoffs, kiu interesiĝis unue al la konstruitaj lingvoj pro iliaj ĉifradaj eblecoj.


*Lifi lunik Volapüke!*


-----


Aŭtoro: Adou (CC BY-SA 4.0)


3x37zj4e@anonaddy.me


Temoj: Esperanto kaj lingvistiko kaj Komputiko


Aliaj artikoloj pri Esperanto kaj lingvistiko


Aliaj artikoloj pri komputiko


Date: 2021/05/11


Reiru al la hejmpaĝo de tiu gemologo

-- Response ended

-- Page fetched on Fri May 17 19:17:29 2024