-- Leo's gemini proxy

-- Connecting to tilde.club:1965...

-- Connected

-- Sending request

-- Meta line: 20 text/gemini; lang=en

Jacques Ellul, *Anarkiismo kaj kristanismo* (2)


Legu unue la unuan parton


--------------------------------------------------------------
|                                                            |
| Mi ne havis  multe da tempo  por traduki dum la lastaj tri |
| semajnoj,  sed mi pli ŝatas  malrapide progresi  ol nenion |
| publikigi.  Jen do nur unu parteto de la teksto. Espereble |
| post tri semajnoj estos pli da enhavo !                    |
|                                                            |
| Ĝis tiam!                                                  |
|                                                            |
|                                        ~adou               |
|                                                            |
--------------------------------------------------------------

Nek Dio nek mastro


Unue ni provu klarigi la proceson, kiun faris la anarkiistoj el la 19-a jarcento al la kristanismo, al la religio kaj al la Eklezio. (Proceso, kiu estis reprenita de la anarkiistoj el la 20-a jarcento, sed sen noveligi nek pliriĉigi ĝin).


Estas Bakunin, kiu resumas la plej bone tiun demandon en sia libro *Dio kaj la Ŝtato*:


> Dio estante ĉio, la reala mondo kaj la homo estas nenio. Dio estante la vereco, la justeco, la boneco, la beleco, la potenco, la vivo, la homo estas la mensogo, la maljusteco, la malboneco, la malbeleco, la malpotenco kaj la morto. Dio estante la mastro, la homo estas la sklavo. Malkapabla trovi per si mem la justecon, la verecon kaj la eternan vivon, ri povas atingi ilin nur per Dia revelacio. Sed kiu diras revelacion diras revelaciistojn [...] kiuj estos agnoskitaj kiel reprezentantoj de Dio sur la Tero [...], kaj kiuj havas necese absolutan potencon. Ĉiuj homoj devas al ili pasivan kaj senliman obeon, ĉar kontraŭ la Dia racio, ne povas esti homa justeco. Sklavoj de Dio, la homoj estas ankaŭ sklavoj de la Eklezio kaj de la Ŝtato, ĉar tiu ĉi estas konsekrita de la Eklezio [...].

>

> (La kristanismo komprenis kaj realigis tion pli bone ol ĉiuj aliaj religioj.) Tial la kristanismo estas la absoluta religio, kaj la Roma Eklezio la nura logika konsekvenco* [...].

>

> La ideo de Dio implikas la abdikon de la homaj racio kaj juro; ĝi estas la neo la plej decida de la homa libereco kaj kondukas al al sklaveco de la homoj, tiom multe teorie kiom praktike [...].

>

> Se Dio estas, la homo estas sklavo. Nu, la homo povas kaj devas esti libera, do Dio ne ekzistas. Mi defias iun ajn eliri tiun cirklon [...]. Tiu malkoheraĵo estas tiu ĉi: ili (la kristanoj) volas Dion kaj ili volas la Homaron. Ili obstiniĝas meti kune du termojn kiuj, kiam apartigitaj, ne plu povas kuniĝi ol por detrui unu la alian. Ili diras unuspire: Dio-kaj-la-homa-libereco. Dio kaj la digno, la justeco, la egaleco, la frateco, la prospero de la homoj, sen zorgi pri la fatala logiko laŭ kiu, se Dio ekzistas, li necese estas *proĉiama*, *suverena*, *absoluta*, mastro, kaj se tiu mastro ekzistas, la homo estas sklavo. Nu, se ri estas sklavo, estas nek justeco, nek egaleco, nek frateco, nek prospero eblaj. Ili povos libere kontraŭ la komuna saĝo kaj ĉiuj spertoj de la historio reprezentiĝi Dio kiel animita de la plej tenera amo por la homa libereco: mastro, kion ajn ri faras kaj kiom multe liberala ri volas montriĝi, restas mastro. Ria ekzisto implikas necese la sklavecon de ĉio, kio estas sub ri. Do, se Dio ekzistus, estus nur unu maniero servi la homan liberecon: estus ĉesi ekzisti. Amanto kaj ĵaluzulo de la homa libereco, kaj konsiderante ĝin kiel la absoluta kondiĉo de ĉio, kion ni adoras kaj respektas en la homaro, mi returnas la frazon de Voltaire kaj mi diras ke «se Dio ekzistus, necesus aboli lin».


Tiel estas laŭ mi la plej bona resumo de la anarkiisma penso** pri tiu demando, apud kiu evidente, ni aldonus unuflanke ĉiujn tekstojn de Proudhon pri la aŭtoritateco (Dio estante tiu, sur kiu ripozas ĉiujn aliajn aŭtoritatojn), pri la suverena formulo de la leĝoj inspirita de la Dekalogo (*Ĝenerala ideo de la Revolucio*²), pri la rolo de la Eklezio neante la liberan ekzamenon³, kaj aliaflanke, ĉiujn sciencismajn⁴ poziciojn el la dua duono de la 19-a jarcento, serĉante pruvi la malekziston de Dio per la elvolvo de la scienco (ekzemple: Sébastien Faure aŭ Élisée Reclus). Sed ĉio ĉi aperas al mi malpli grava ol la teksto de Bakunin pli alte citata.


(daǔrigota)


---


Notoj de la aŭtoro


*: Oni tre klare vidas tie, kiomgrade Bakunin estas influita de lia kultura medio. Tio, kion li rekonstruas kiel rezonon irante de la ĝenerala al la speciala, estas, fakte, frukto de klopodo ekzakte inversa: la Katolika Eklezio estas subteno de la Ŝtato, ĝi estas la strukturo la plej aŭtoritatema kaj la plej kontraŭ-liberala kiu jam ekzistis, estas tio, kio Bakunin trovas en la historio (li vere alvokas la historion por pruvi la ekzaktecon de tio, kion li diras *pri Dio*). Do la kristanismo — kiun la katolikismo reprezentas ekstreme — , vere estas tio; do la religioj — kies la kristanismo estas la plej antaŭenirita formo — ankaŭ estas tio. Kaj de tie oni alvenas al *la* Religio, kaj fine, al tio, kio estas la objekto de la religioj: dio aŭtoritata mastro kaj inspiranto de la tuto. Tia estas la klopodo de Bakunin, sed li inversis ĝin por igi ĝin filozofia kaj ĝustiga.


**: Mi precizigu ke, kiam mi parolas pri anarkiismo, mi ĉefe parolas pri la anarkiismo de la grandaj klasikoj, sed ankaŭ pri tiu de la aktivaj grupoj de la Ĵurasa Federacio¹ aŭ de la anarki-sindikatismo. Mi ne parolas pri la sufiĉe multe fordirektita branĉo kiu estis la nihilismo. Mi ne serĉas elĵeti la nihilistojn, kaj la perfortemajn anarkiistojn, sed ili metas *ekstran* problemon kaj ne la centran: tiun de la *an-arĥe*, la malĉeesto de aŭtoritateco.


---


Notoj de la tradukisto


1 (en la dua aŭtora noto): Ĵuraso estas Okcidenteǔropa montaro (la terhistoria periodo kiun oni kelkfoje vidas sub tiu nomo estu nomita Ĵurasio, laŭ la PIV) kiu donis sian nomon al granda anarkiista svisa organizaĵo el la 19-a jarcento.


[HTTPS] Vikipedia artikolo pri la Ĵurasa Federacio


2: *La ĝenerala ideo pri la Revolucio* (*Idée générale de la Révolution*), estas libro de Proudhon.


3: La libera ekzameno estas filozofia principo kiu diras ke ĉiu ideo estu fondita sur pruvoj kaj rezonoj kaj ne sur la nomo de tiu, kiu esprimis la ideon (ĝi do kontraŭas la «aŭtoritatajn argumentojn»).


4: Sciencismo estas «teorio, laŭ kiu ĉio en la mondo estas klarigebla per la scienco k[aj] submetebla al ĝiaj metodoj» (reta PIV).


[HTTPS] Reta PIV


-----


Aŭtoro: Jacques Ellul (1912-1994)


Tradukisto: Adou (CC BY-SA 4.0)


3x37zj4e@anonaddy.me


Temoj: Politiko kaj Religio


Aliaj artikoloj pri Politiko


Aliaj artikoloj pri Religio


Dato: 2022/04/01


Reiru al la hejmpaĝo de tiu gemlogo

-- Response ended

-- Page fetched on Fri May 17 00:42:38 2024