-- Leo's gemini proxy

-- Connecting to kwiecien.us:1965...

-- Connected

-- Sending request

-- Meta line: 20 text/gemini


███████╗ █████╗ ██╗     ██╗   ██╗████████╗ ██████╗ ███╗   ██╗
██╔════╝██╔══██╗██║     ██║   ██║╚══██╔══╝██╔═══██╗████╗  ██║
███████╗███████║██║     ██║   ██║   ██║   ██║   ██║██╔██╗ ██║
╚════██║██╔══██║██║     ██║   ██║   ██║   ██║   ██║██║╚██╗██║
███████║██║  ██║███████╗╚██████╔╝   ██║   ╚██████╔╝██║ ╚████║
╚══════╝╚═╝  ╚═╝╚══════╝ ╚═════╝    ╚═╝    ╚═════╝ ╚═╝  ╚═══╝

Bonvenon Al Mia Gemejo


Mi provos foje afiŝi ĉi tie en Esperanto, tamen mi ne scias, ĉu iu esperantisto uzas je gemini aŭ ne, sed tio ne tre gravas. Ĉiuokaze, ekzistas Google Translate por la normuloj, ĉu ne? ;)


Lernu Esperanton per Duolingo


Kial Lerni Esperanton?


"Ho, Esperanto? Kiel ridinda! Kial mi lernu tion?"


Eble estas kiel multaj homoj via reago al Esperanto estas tiel. Plej ofte, tiuj, kiuj ne konas ĉi tiun lingvon, malbone taksas ĝian valoron. Mi ne volas esplori kial ili faras tion ... tio estas sufiĉe komplika afero havi artikolon propran. Mi nur volas mencii kiom utila kaj ankoraŭ grava Esperanto estas.


Tutmonda Mondo, Tutmonda Lingvo


Ĉar vi nun uzas la interreton (kaj eĉ Ĝemelojn, mdr), vi jam scias, ke ni nun vivas en mondo sen limoj. La nun ekzistantaj limoj restas nur en la menso, kaj pli grave, ni havas kialojn por komuniki kun homoj en diversaj landoj, el diversaj nacioj tra la mondo.


Ĉu ni ne havas la anglan por tio?


Ne, ne, ne, ne! Hodiaŭ la plej granda parto de la homaro, kaj eĉ la plej granda parto de Eŭropo, ne scias la anglan. Eĉ tiuj, kiuj scias ĝin, ne nepre scias aŭ povas utiligi ĝin bone. La angla efektive estas eble la plej malbona solvo al la lingva problemo.


Ni bezonas internacian lingvon ĉefe por komuniki facile internacie, kaj por nenio alia. Esperanto indas elekti ĉar ĝi estas kompleta, matura kaj kapabla lingvo nun preta, nun parolata kaj facile lernebla dum semajnoj. Ĝi estas logika paŝo antaŭen.


Hodiaŭ milionoj da homoj malŝparas tempon kaj sanon devante lerni la anglan. La angla ne estas facile prononcebla, skribebla, aŭ komprenebla. Ĝia gramatiko ne estas tiel facila aŭ regula, sed Esperanto havas neniun el tiuj problemoj. Oni povus majstri la anglan same post jaroj, kiel oni povus majstri Esperanton en monatoj.


Ĉu ni bezonas alian kialon?


Fakte, ne. Mi povus skribi pri lingva egaleco kaj justeco ktp. Mi povus esprimi kiom bela Esperanto estas, kiel vigla, kiel ... nu, ne gravas. Vi ne devas ami Esperanton aŭ eĉ ŝati ĝin. Oni nur devas lerni kaj uzi ĝin.


--------------------
Modifita: 2021-03-09

-- Response ended

-- Page fetched on Sat Apr 27 00:39:14 2024