-- Leo's gemini proxy

-- Connecting to kwiecien.us:1965...

-- Connected

-- Sending request

-- Meta line: 20 text/gemini

Naŭruz

Aŭtoro: Ben <benk@tilde.team>

Wed Mar 24 12:39:12 PM +0430 2021


En Irano unu el la plej grandaj kaj ŝatataj festoj nomiĝas “Naŭruz” (aŭ depende de la parolanto “Noruz”, “Noŭruz”, ktp.), festo de la nova jaro komence de printempo. Ĝi okazas ĉiujare proksimume je la 21a de Marto, samtempe kun la ekvinokso.


Naŭruz estas praa festo pli malnova ol iu ajn konata religio, nacio, aŭ popolo, tamen oni kutime nomas ĝin zaratuŝtrisma festo. Ĝi fakte transcendas specifan religion, kaj pro tio preskaŭ ĉiu en Irano kaj najbaroj landoj partoprenas en Naŭruz. Laŭ mi, ĝi vere estas homara festo, kaj ĝi estas ankoraŭ konata en la Okcidento en kristanismaj vestaĵoj kiel Pasko.


La vorto “naŭruz” estas persa komponaĵo de la vortoj “naŭ”, signife “nov-”, kaj “ruz”, kiu signifas “tago”. Kvankam ĉiu tago estas nova tago, tiu tago signifas novan jaron! Eble estus pli bone kompreni la vorton kvazaŭ “tago de novo” ol “nova tago”, kion oni ofte imagas, sed mi fakte ne scias kiu estas plej ĝusta.


Antaŭ Naŭruz, la vetero ŝanĝiĝas, kaj post vintra malvarmo la popolo fariĝas tre feliĉa, kaj oni sentas en la koro ion bonan. La aero estas freŝa, kaj oni povas ekvidi florojn kaj aliajn verdaĵojn surstrate.


Tamen Naŭruz ĉefe konsistas en unu novjara tago, celebri ĝin en Irano estas komplekse kaj okazas dum pli longa tempo —preskaŭ unu monato de antaŭaĵoj kaj postaĵoj. Ĉi-jare mi kaj mia edzino planas vojaĝi al kelkaj urboj en Irano, kaj dum la venontaj tagoj mi skribos pli detale pri variaj kutimoj kaj okazaĵoj rilate al Naŭruz.


Ĝis poste!

-- Response ended

-- Page fetched on Tue May 7 04:22:36 2024