-- Leo's gemini proxy

-- Connecting to kwiecien.us:1965...

-- Connected

-- Sending request

-- Meta line: 20 text/gemini

Unua Renkontiĝo en Maŝhado

Aŭtoro: Ben <benk@tilde.team>

Fri Mar 12 08:13:01 PM +0330 2021


renktonigxo01.jpg


Hodiaŭ mi kaj mia edzino havis la plezuron renkontiĝi kun du aliaj esperantistoj en la urbo de Maŝhad. Unu (virino) estis mia studento antaŭ kelkaj jaroj kiam mi instruis Esperanton en mia universitato, kaj la alia (viro) mem lernis Esperanton rete. Ni delonge ne vidis unu la alian, kaj nun ni provas aktivigi etan klubon por la venonta jaro. Sukceson al ni!


Dum la kunsido, ni iomete parolis Esperanton, trinkis kafon, kaj foliumis libron (La Nigra Fiŝeto), kiu lastatempe eldoniĝis en Irano. Ĝi estas esperanta traduko de fama irana romano. Ni priparolis literaturon kaj nian studadon. La alia viro, Mohsen, nun legas la libron "La Homo Kiu Ne Sukcesis Trompi Sin Mem" kaj rekomendas ĝin.


Ĝis la revido, karaj!

-- Response ended

-- Page fetched on Tue May 7 02:52:26 2024