-- Leo's gemini proxy

-- Connecting to kwiecien.us:1965...

-- Connected

-- Sending request

-- Meta line: 20 text/gemini

Antologia Skizo de la Persa Literaturo

Aŭtoro: Ben <benk@tilde.team>

Tue Feb 16 11:57:22 PM +0330 2021


http://persa.trovu.com/


Hodiaŭ mi trovis kaŭzon denove skribi en tiu ĉi gemlogo:


Por tiuj kiuj ne scias, mi studas bakalaŭron pri persa literaturo en Irano, kiu ne estas mia denaska lando. Mi originale devenas de Usono (Kalifornia) kaj jam elspezis grandan parton de mia vivo por la studado de la persa lingvo. Do tiu ĉi afero estas por mi tre grava.


Tute hazarde, mi ricevis ligilon pri projekto se Said Baluĉi, irana esperantisto. Mi ne supozis, kio ĝi estas, sed poste venis granda ŝoko... ĝi estas libro pri persa literaturo! Kaj eĉ pli, ĝi estas senpaga PDFo (podofo?). Vi povas kontroli la ligilon je la komenco de tiu ĉi afiŝo.


Tiu ĉi verko se Said Baluĉi, nomita "Antologia Skizo de la Persa Literaturo", estas mallongigo de pli grandaj verkoj pri persa literaturo en Irano. Tiel estas klarigita en la antaŭparolo, ĝi fakte eastas mallongigo de mallongigo. La fonto estas granda historio de persa literaturo verkita de Dr-o Safa, kies librojn ni devis legi en universitato.


Mi ne kredis, ke tia grava verko (eĉ mallongigita) povas ekzisti por esperantistoj, sed jen la fakto. La libro enhavas ne nur priskribon pri aŭtoroj kaj poetoj, sed ankaŭ mallongaj ekzemploj de ĉiu. Mi esperas, ke la libro vere helpos iu ajn esperantisto, kiu volas (kiel mi) studi la persan kaj ĝian literaturon.


Mi ankoraŭ ne legis la libron, sed se mi devas kritiki unu aspekton de ĝi, tio estas ke la unua paĝo montras bildon de la praa perslingvo, pri kiu la verko ne temas. Laŭ mi, tio estas granda eraro. En Irano, la koncepto de "persa literaturo" estas nur pri la nun-parolata persa lingvo, kiu jam de proksimume jarmilo estas granda internacia lingvo kaj lingvo de literaturo en la okcidento de Azio.


Tiu konata lingvo estas nek la meza persa, nek la praa persa, kiujn perslingvanoj tute ne povas legi. (Same kiel anglalingvanoj ne povas legi la praan anglan.) Nature, la libro enhavas nenion pri ili, do ĝi devus almenaŭ havi bildon de pli nova persa manuskripto.


Ĉiuokaze, mi ĝoje konigas la libron al ĉiuj amikoj.

-- Response ended

-- Page fetched on Mon May 6 21:29:13 2024