-- Leo's gemini proxy

-- Connecting to kwiecien.us:1965...

-- Connected

-- Sending request

-- Meta line: 20 text/gemini

Saluton al Ĉiuj

Aŭtoro: Ben <benk@tilde.team>

Sat Jan 16 03:30:53 PM +0330 2021


Do nun mi havas blogon (aŭ gemlogon?) en Esperanto, kaj do mi devas komenci verki, ĉu ne?


Mi supozas, ke (speciale nun) ĉiuj homoj kiuj uzas je Gemini jam scipovas la anglan, do por mi ne necesas ripeti aferojn pri kiuj mi jam skribis aŭ diris en la gemlogoj kaj gemkasto.


Unu demando povas esti: Kial mi uzas la radikon "gem-" por konstrui gemvortojn? Tiel, kiel vi scias, Gemini laŭ ĝia propra senco estas "Ĝemeloj" en Esperanto. Tamen, oni ŝatas mallongigi la vorton angle kaj tiel diri "gemlog", "gemspace", ktp. Tiam, kiam tio okazas, "gem-" similas al afikso kiu rilatas al "Gemini", sed ne plu enhavas la originalan radikon. Alivorte, "gem" ne povas esti same kun "Gemini".


Bonŝance, la vorto "gem" en la angla signifas ion bonan, same kiel "gemo" en Esperanto. Estas nur unu problemo! En la angla oni prononcas ambaŭ vortojn kun "ĝ", do por ili neniu problemo estas, sed en Esperanto oni ne volus mallongigi "ĝemeloj" kiel "ĝem-" ĉar la vorto "ĝemo" signifas ion malbonan.


Pro tio, mi preferas skribi "gem" anstataŭ "ĝem". Ĉu ĝi faras tiom da diferenco? Nu, ne multe. Certe, gemlogo povas esti ankaŭ "ĝemlogo", ĉu ne? ;)


Kion vi pensas? Ĉu ni havu gemspacon aŭ ĝemspacon? Laŭ mi, gemi estas pli bone ol ĝemi.

-- Response ended

-- Page fetched on Mon May 6 15:51:49 2024